La Germana Transportministerio laboros pri kreado de speco de "fervoja ponto" por transporti protektajn vestaĵojn/vestojn kaj spirajn maskojn de Ĉinio al Germanio.
Laŭ la novaĵo de la Germana Gazetara Agentejo de la 11-a de aprilo kaj devenanta el Berlino, la Germana Transportministerio laboros pri kreado de speco de "fervoja ponto" por transporti protektajn vestaĵojn/vestojn kaj spirajn maskojn de Ĉinio al Germanio. Laŭ la novaĵo konata de Ĉina Internacia Radio per retpoŝto, oficisto de la Germana Transporta Ministerio diris en publika deklaro, ke, krom la ekzistanta aerponto, ili volas transporti 20 tunojn da maskoj kaj 40 tunojn da protektaj. materialoj semajne por hospitaloj, maljunulejoj kaj ĉiuj kuracaj institucioj. Oficistoj de la ministerio diris al la ĵurnalo Bild am Sonntag, ke la koncerna iniciato povus esti nomata ia "Eŭrazia Fervoja Ponto".
Tiuj ĉi trajnoj forveturos el Ĉinio ĉiusemajne kaj alvenos al Kaliningrado en Rusio tra Kazaĥio. De tie, la materialoj ŝarĝotaj sur la ŝipo atingos la germanan havenon de Rostock tra la Norda Maro. La tuta daŭro de la vojaĝo estas planita esti 12 tagoj.
Estu la unua, kiu komentas