La nova grandrapida trajno, kiu ekfunkciis inter la urbo Ganzhou en la orienta ĉina provinco Jiangxi kaj la suda metropolo de la lando Shenzhen, faris sian inaŭguran vojaĝon la 10-an de decembro.
La unua rapidtrajno, kiu ekfunkciis inter Ganzhou kaj Shenzhen, povas atingi rapidon de 350 kilometroj hore. Tiamaniere la vojaĝdaŭro sur la 434-kilometra vojo, kiu antaŭe daŭris 5 horojn, estas reduktita al 49 minutoj.
Ĉi tiu nova rapidtrajna linio kun 13 stacioj estas sur la ĉefa vertikala transporta akso de Ĉinio en la nord-suda direkto kaj kunligas kun la linio Pekino-Honkongo. Aliflanke, kiam la menciita linio ekfunkciis, la iama revolucia bazo Ganzhou kaj la speciala ekonomia zono Shenzhen ankaŭ estis kunligitaj.
Fonto: Ĉina Radio Internacia
Estu la unua, kiu komentas