La Ŝanhaja metroo havos reton de 30 kilometroj, kun du novaj linioj, kiuj ekfunkcios ĵaŭdon, la 831-an de decembro. Ŝanhaja metro-administrado deklaris, ke per tiuj novaj linioj la urbo, kiu jam havas la plej longan metroreton en la mondo, plu plifortigos tiun ĉi pozicion.
Post la malfermo de ĉi tiuj du novaj linioj, la nombro de plene aŭtomataj metrolinioj en Ŝanhajo pliiĝos al kvin. Laŭ Ŝanhaja Metroo, la longeco de la plene aŭtomataj linioj atingos 167 kilometrojn, igante la urbon la unua en la mondo tiurilate.
La nova 38-kilometra linio 14 estas la unua plene aŭtomatigita metrolinio de ok-aŭtaj trajnoj en Ŝanhajo. La linio, kiu havas 31 staciojn, funkcios kiel horizontala akso en la metroreto de la metropolo.
Fonto: Ĉina Radio Internacia
Estu la unua, kiu komentas