Trafiko de Printempa Festo en Ĉinio komenciĝis ekde hodiaŭ. Laŭ la deklaro de la transporta unuo de Ĉinio, ĉi-jara feria trafiko iom malpliiĝos kompare kun antaŭ la epidemio, sed multe pliiĝos kompare kun la pasinta jaro. Dum la ĉi-jara feria trafiko, la totala nombro de vojaĝoj estas antaŭvidite pligrandigi je 35,6 procentoj kompare kun la pasinta jaro kaj atingi 1 miliardo 180 milionoj.
La 40-taga feria trafiko finiĝos la 25-an de februaro. Printempa Festo, la plej grava tradicia festo de Ĉinio, okazos la 31-an de januaro ĉi-jare kaj la festo daŭros 7 tagojn. Kiel ĉiujare, la feria trafiko estos peza, ĉar multaj ĉinoj revenas al sia hejmurbo aŭ vojaĝos dum la ferio.
Fonto: Ĉina Radio Internacia
Estu la unua, kiu komentas