Laŭ la kvina sesio de la 11-a Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, en ĉi tiu aŭtonoma regiono en sudorienta Ĉinio estas konstruita 120 mil kilometroj longa aŭtovoja reto. Transportado, limigita de malfacilaj geografiaj kondiĉoj, la nivelo de teknologia evoluo kaj la malabundeco de investfondusoj, iam estis unu el la ĉefaj proplempunktoj malhelpantaj la ekonomian kaj socian evoluon de la regiono.
En la lastaj jaroj, la regiono multe investis en infrastrukturaj laboroj. Pasintjare, ekzemple, la centra registaro investis 27,7 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 4,3 miliardoj da dolaroj) en konstruado de la transporta infrastrukturo de Tibeto, raportis la regiona transporta agentejo. La investa kvanto pliiĝas ĉiujare por akceli la projektojn de ŝoseo, fervojo kaj aertransportado de Tibeto.
Fonto: Ĉina Radio Internacia
Estu la unua, kiu komentas