La Ĉina Ŝtata Administracio pri Manĝaĵo kaj Medikamento aprobis la registran peton por 5 novaj antigenaj testproduktoj de COVID-19. Entute 10 novaj testaj produktoj estis lanĉitaj.
Por antigena memtestado, zorge legado de la instrukciomanlibro kaj proceduroj kiel ekzemple specimenigo, specimena aldono kaj rezulta interpreto devas esti faritaj en normigita maniero laŭ preskribitaj postuloj kaj proceduroj.
"Por memtestado, oni kutime prenas nazlavon, kaj la ĝenerala temperaturo por testado estas ĉambra temperaturo, nek tro malvarma nek tro varma," diris Li Jinming, vicdirektoro de la Klinika Testa Centro de la Nacia Komisiono pri Sano.
Fonto: Ĉina Radio Internacia
Estu la unua, kiu komentas