Malferma karbominejo disfalis en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de norda Ĉinio hieraŭ posttagmeze. La serĉado de 51 malaperintoj daŭras.
Ĉina prezidanto Xi Jinping instrukciis, ke ĉio ebla estu farita por reakiri la viktimojn kaj doni kuracadon al la vunditoj en la karbmineja akcidento en Interna Mongolio.
Hieraŭa kolapso ĉe malfermita karbominejo en la Alxa Ligo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio kaŭzis 2 homojn mortintojn, 6 vunditojn kaj 51 malaperis.
Prezidanto Xi Jinping urĝis, ke ĉio ebla estu farita por reakiri la malaperantojn kaj doni kuracadon al vunditoj, kaj ke ĉiu koncerna laboro estu taŭge plenumita.
Xi urĝis sciencan plenumon de savaj klopodoj, plifortigi monitoradon kaj fruan averton por malhelpi sekundarajn katastrofojn.
Xi ankaŭ deklaris, ke la kaŭzo de la akcidento estu kiel eble plej baldaŭ esplorita, kaj koncernaj homoj devas esti tenitaj respondecaj kaj mastrumaj mankoj devas esti forigitaj.