Ĝis hieraŭ, la totala nombro de ŝarĝtrajnaj servoj de Ĉinio kaj Eŭropo trairantaj la limpordegon de Alatav en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio pliiĝis al 30 mil kaj atingis kontenera transporta kvanto de 1 miliono 350 mil TEU-oj.
La limpordego de Alatav estas konsiderata grava enirejo por vartrajnaj servoj de Ĉinio-Eŭropo. Tiuj vartrajnservoj respondecas pri pli ol 30 procentoj de la tutsumo de vartrajnservoj en la lando.
Ekzistantaj ĉina-eŭropaj vartrajnaj servoj povas atingi 19 landojn, inkluzive de Rusio, Pollando kaj Belgio.