La Leĝo pri Mediprotektado de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estis aprobita hodiaŭ kaj antaŭvideble ekvalidos la 1-an de septembro.
La 14-a Kunveno de la 2-a Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis hodiaŭ la Leĝon pri Protekto de la Medio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.
La koncerna leĝo, kiu celas doni juran garantion por la protekto de la ekologia medio kaj la realigo de daŭripova disvolvo en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, estas antaŭvidita efektiviĝi ekde la 1-a de septembro.
La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kiu havas riĉajn ekologiajn rimedojn, estas la plej granda de Ĉinio kaj la plej alta altebenaĵo de la mondo.