Komenciĝas "Naskiĝa Migrado" de Miloj da Gravedaj Tibetaj Antilopoj

Komenciĝas "Naskiĝa Migrado" de Miloj da Gravedaj Tibetaj Antilopoj
Komenciĝas "Naskiĝa Migrado" de Miloj da Gravedaj Tibetaj Antilopoj

Ĉiujare, gnuoj migras al la koro de la Nacia Natura Rezervo Hoh Xil en nordokcidenta Ĉinio. Lunde matene, grupo de ĉirkaŭ 50 tibetaj antilopoj estis vidita kolektiĝi flanke de la Qinghai-Tibeta ŝoseo. Kiel protekta mezuro, naturrezervistaro efektivigis provizoran trafikkontrolon por certigi sekurecon.

Post kiam la gvida antilopo zorge taksis la sekurecon de la ĉirkaŭaĵo, la tuta grego rapide transiris la vojon kaj direktiĝis al la vasta landinterno de Hoh Xil. Ĉiujare, dekoj de miloj da gravedaj tibetaj antilopoj komencas migri al Hoh Xil ĉirkaŭ majo por naski kaj foriri kun siaj idoj fine de julio.

"Dum la veterkondiĉoj pliboniĝis, pliiĝis la nombro da tibetaj antilopoj transirantaj la aŭtovojon al Zonag Lago en Hoh Xil," diris Gyaom Dorge, oficisto de la konserva stacio Wudaoliang de la administra buroo Hoh Xil.

Pli ol mil tibetaj antilopoj pasis proksime de la stacidomo survoje al Hoh Xil de kiam la ĉi-jara migrado komenciĝis la 26-an de aprilo, naŭ tagojn pli frue ol la pasinta jaro. Patroloj kaj monitorado laŭ la migranta itinero estis pliigitaj por certigi ke la specio atingas siajn reproduktajn punktojn neĝenata.

Sub unuaklasa ŝtata protekto en Ĉinio, la iam endanĝerigitaj specioj troviĝas plejparte en la Tibeta Aŭtonoma Regiono, Qinghai-provinco kaj Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ilia populacio pliiĝis dum la pasintaj 30 jaroj, danke al malpermeso de kontraŭleĝa ĉasado kaj aliaj rimedoj efektivigitaj por plibonigi sian vivejon.