117 Novaj Aŭtomodeloj Enkondukitaj ĉe Aŭto-Ĉinio

La Pekina Internacia Aŭtospektaklo de 2024, ankaŭ konata kiel Aŭto Ĉinio 2024, malfermis siajn pordojn la 25-an de aprilo. La foiro fariĝis la centro de atento de la tutmonda aŭto-industrio danke al la altnivelaj teknologioj kaj industriaj tendencoj kiujn ĝi prezentis.

Totalo de 117 novaj modelaŭtoj estis prezentita ĉe la foiro, rompante rekordon. 278 novaj energiaj aŭtomodeloj estis prezentitaj en la foirregiono kie proksimume mil aŭtoj estis ekspoziciitaj. Ĉi tiu nombro pliiĝis je 70 procentoj kompare kun la antaŭa foiro. Pli ol 80 procentoj de la novaj veturiloj lanĉitaj estis novaj energimodeloj, kaj proksimume 20 novaj energimarkoj ĉeestis la foiron por la unua fojo.

Krom aŭtomobilaj kompanioj partoprenis en la foiro ankaŭ pli ol 13 konataj enlandaj kaj eksterlandaj rezervaj kompanioj el 500 landoj kiel Ĉinio, Usono, Germanio, Francio kaj Japanio.