En Kunming komenciĝis la 3-a Ĉina Tutlanda Legado-Konferenco!

La 3-a Ĉina Tutlanda Legado-Konferenco komenciĝis hodiaŭ en Kunming, la centro de Yunnan-provinco. Li Shulei, Membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, ĉeestis la malferman ceremonion de la konferenco kaj faris parolon.

Partoprenantoj argumentis, ke la evoluo de kulturo, la fortigo de la lando kaj la pliiĝo de la nacio estas nedisigeble ligitaj kun la kultura amasiĝo kaj spirita potenco provizita per legado.

La konferenco, kies ĉeftemo estas "Konstrui libroman socion kaj kunhavigi modernan civilizacion", celas disvastigi la amon por legado, legado de bonaj libroj kaj bonaj legokutimoj en la socio.