Irana fervoja linio ligas al Ĉinio tra Taĝikio

Irano esprimis sian kontenton pri la fervoja linio kunliganta al Ĉinio tra Afganio kaj Taĝikio.
Laŭ IRIB, irana ministro pri loĝado kaj transporto Ali Nikzad, en sia renkontiĝo kun taĝikia ministro pri transporto kaj komunikado, Nizam Hekimof en Teherano, deklaris, ke estas bona evoluo, ke la irana fervoja linio estos konektita al Ĉinio, kaj ke tio estas ankaŭ bona evoluo por la landoj, kie la fervojlinio pasos.Li diris, ke ĝi kondukos al disvolviĝo de kunlaboro inter la du landoj, ĉar tio kondukos al malpliigo de la trafikkostoj.
Dum la renkontiĝo, taĝikia ministro pri Transporto kaj Komunikado Nizam Hekimof diris, ke ili ankaŭ povas transporti petrolon, gason kaj mineralajn produktojn per la koncerna fervoja linio.

Fonto: www2.irna.ir

Estu la unua, kiu komentas

lasu respondon

Via retpoŝta adreso ne estos publikigita.


*