Munkena Trama Reto Kreskas: La fundamento de la konstruota linio por vastigi la tramreton de Munkeno, Germanio estis metita la 26-an de februaro. La komenca ceremonio, ĉeestita de urbestro Dieter Reiter, prezidanto de MVG Herbert König kaj ĉefo pri publikaj rilatoj de Süddeutsche Verlag Stefan Hilscher, okazis proksime de la ĉefsidejo de Süddeutsche Verlag.
La 2,7 km longa linio kunligos Max-Weber-Platz kaj Berg am Laim. La totala vojaĝdaŭro estas atendita esti 8 minutoj kaj 7000 pasaĝeroj estas atenditaj esti transportitaj ĉiutage. La totalkosto de la projekto estas taksita je 18 milionoj da eŭroj.
Saluton ĉiuj,
Estis eta eraro en via novaĵo. La nova tramlinio ligas Max-Weber Platz kun Berg am Laim.
fonto:http://www.muenchen.de/aktuell/2016-02/spatenstich-tram-steinhausen-mvg.html