La ĉina kosmoŝipo Shenzhou-18 estos lanĉita la 25-an de aprilo!

Laŭ la informoj donitaj en la gazetara konferenco okazigita hodiaŭ de la Ĉina Homa Kosmoŝipo-Projekto-Oficejo, la homporta kosmoŝipo nomita Shenzhou-18 estos lanĉita la 25-an de aprilo je la 20:59 horo de Pekino.

La skipo de la kosmoŝipo konsistas el tri homoj: Ye Guangfu, Li Cong kaj Li Guangsu, kiuj naskiĝis en la 1980-aj jaroj. La tri ĉinaj tajkonaŭtoj restos sur la kosmostacio dum ses monatoj, okupiĝos pri eksterveturaj agadoj du aŭ tri fojojn dum tiu tempo, kaj revenos al la Tero fine de oktobro.

Oni ankaŭ informis, ke la tajkonaŭta rotacio de la misio kun la kosmoŝipo nomita Shenzhou-17 finiĝos la 30-an de aprilo kaj revenos al la Tero. Krome estos esplorita ankaŭ la afero de flugpartopreno de eksterlandaj astronaŭtoj kaj turistoj al la ĉina kosmostacio.